Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miro. Estis sendube mia besto, kiu entreprenis tian disertacion; mia animo scias ja, ke Joannetti certe ne scias, kio estas lumradioj; la plilarĝiĝo de liaj palpebroj rekonsciigis min, kaj mi remetis mian kapon en la kolumon de mia vojaĝa vesto kaj tiel profunde internigis ĝin tien, ke mi sukcesis kaŝi ĝin preskaŭ tutan.

Mi decidis tagmanĝi en tiu loko; la mateno jam preskaŭ konsumiĝis; unu paŝo plu en mia ĉambro prokrastigus mian tagmanĝon ĝis la nokto. Mi glitigis min ĝis la randaĵo de mia seĝego; metante ambaŭ piedojn sur la kamenon, mi pacience atendis la manĝon.—Ĉarma teniĝo estas tiu ĉi; estus, mi pensas, tre malfacile trovi alian tiel profitan kaj tiel oportunan por la haltadoj neeviteblaj dum longa vojaĝo.

Rozino, mia fidela hundino, neniam forgesas veni tiam kaj tireti la baskojn de mia vojaĝa vesto, por ke mi prenu ŝin sur min; ŝi tie trovas liton tute aranĝitan kaj tre oportunan en la pinto de l’angulo, kiun faras la du partoj de mia korpo: la konsonanto V perfekte figuras mian situacion. Rozino eksaltas sur min, se mi ne prenas ŝin sufiĉe rapide, laŭ ŝia deziro. Mi trovas ŝin ofte tie, ne sciante kiel ŝi venis. Miaj manoj propramove sin metas laŭ la maniero plej favora por ŝia bonstato, ĉu tial, ke ekzistas simpatio inter tiu aminda besto kaj la mia, ĉu ĉar la hazardo decidas pri tio;—sed mi ne kredas al la hazardo, al tiu sistemo netaŭga—al tiu vorto sensignifa.—Mi prefere kredus al la magnetismo.—Mi prefere kredus al la Martinismo. Ne, neniam mi kredos al ĝi.

Estas tia realeco en la rilatoj inter tiuj du bestoj, ke, kiam mi metas ambaŭ piedojn sur la kamenon pro simpla senatento, kiam la horo de la tagmanĝo estas ankoraŭ malproksima kaj kiam mi neniel pensas fari la haltadon, tamen Rozino, vidante tiun movon, konigas per malgranda movo de vosto la plezuron sentatan; la konveneco detenas ŝin en ŝia loko; kaj la aliulo, kiu tion ekvidas, estas danka al ŝi pro tio; kvankam ili ne povas