Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu kovras la silentan tombon de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.—La morto de sentema homo mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la aeron.

Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia koro.—Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia koro batu kaj ke mia spirito pensu.

Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta nin, mi revidos lin.—Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.—La flugo de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi, tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.


ĈAPITRO XXII

Jam de longe la ĵus skribita ĉapitro prezentadis sin al mia plumo, kaj mi ĉiam estis forpuŝinta ĝin. Mi estis promesinta al mi vidigi en tiu ĉi libro nur la gajan flankon de mia animo; sed tiu projekto forkuris de mi, kiel tiomaj aliaj! mi esperas, ke la sentema leganto pardonos, se mi kaŭzis al li kelkajn larmojn; kaj se iu opinias, ke