Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi vere povus ne meti tiun malĝojan ĉapitron, li mem povas elŝiri ĝin el sia ekzemplero, aŭ eĉ ĵeti la libron en la fajron.

Sufiĉas al mi, se vi trovas ĝin laŭ via koro, mia kara Jenny, vi la plej bona kaj la plej amata el la virinoj, vi la plej bona kaj la plej amata el la fratinoj; al vi mi dediĉas mian verkon; se vi ĝin aprobos, ĝin aprobos ĉiuj koroj sentemaj kaj delikataj; kaj se vi pardonos la malsaĝaĵojn, kiujn mi kelkfoje ellasas kontraŭvole, mi maltimas ĉiujn kritikantojn en la universo.


ĈAPITRO XXIII

Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la malespero—mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.

Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!

Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro, kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;—kion mi diras? vi, kiun li kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado, malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,—mi ne pasos preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo kaj de viaj malfeliĉoj!

Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas