Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pentis pri ili, iom antaŭ ol elparoli ilin. Ofte tiel, ne atendite trovante dum la kuro foson aŭ ŝlimejon, oni vidas ĝin, sed jam ne havas la tempon eviti ĝin.

Rozino plenigis mian reprudentiĝon kaj penton; ĝi estis rekoninta Ĵakon, kiu ofte dividis kun ŝi sian panon, kaj ŝi montris al li per siaj karesoj sian memoron kaj dankecon.

Dum tiu tempo, Joannetti, kolektinte la restaĵojn de mia manĝo, difinitajn por lia propra manĝo, ne ŝanceliĝante donis ilin al Ĵako.

Kompatinda Joannetti!

Tiel, dum mia vojaĝo, mi ricevas de mia servanto kaj de mia hundino instruon pri filozofio kaj humaneco.


ĈAPITRO XXIX

Antaŭ ol daŭrigi, mi volas forigi dubon eble enirintan en la penson de la legantoj.

Por nenio en la mondo mi volus, ke oni suspektu min, ke mi entreprenis tiun ĉi vojaĝon nur tial, ke mi ne sciis kion fari, kaj, por tiel diri, devigite de la cirkonstancoj; mi certigas tie ĉi kaj mi ĵuras je tio, kio estas al mi plej kara, ke mi intencis entrepreni ĝin jam longe antaŭ la fariĝo, per kiu mi perdis la liberecon dum kvardek du tagoj.

Tiu ĉi devigita izoleco estis nur okazo por ekvojiri pli frue.

Mi scias, ke la propravola protesto, kiun mi ĵus faris, ŝajnos suspektinda al kelkaj personoj;—sed mi ankaŭ scias, ke la suspektemuloj ne legos tiun ĉi libron;—ili havas sufiĉe da okupoj hejme kaj ĉe siaj amikoj; multajn aliajn zorgojn ili havas;—kaj la bonuloj kredos al mi.

Mi konfesas tamen, ke mi estus preferinta okupi min per tiu ĉi vojaĝo en alia tempo, kaj ke mi elektus por plenumi ĝin la grandan Faston, prefere ol la Karnavalon;