Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed filozofiaj pripensoj senditaj al mi de la ĉielo helpis al mi forte por elporti la seniĝon de la plezuroj, kiujn Torino prezentas amase en tiuj ĉi momentoj de bruo kaj agito.—Tre certe estas, mi diris al mi, ke la muroj de mia ĉambro ne estas tiel belege ornamitaj, kiel la muroj de bala salono; la silentado de mia kamero ne tiel valoras, kiel la agrabla bruado de muziko kaj danco; sed inter la eminentaj personoj, kiuj troviĝas en tiuj festoj, estas certe multaj pli malkontentaj ol mi.

Kaj kial mi pensus nur pri tiuj, kiuj estas en situacio pli agrabla, dum la mondo estas plena je homoj malpli feliĉaj ol mi mem?—Anstataŭ ol transporti min per la fantazio en tiun belegan Kazinon, kie tiomaj belulinoj estas mallumigitaj de la juna Eŭgenio, por trovi min feliĉa mi nur bezonas halti momenton en la stratoj, kiuj kondukas tien.—Aro da malfeliĉuloj, kuŝantaj duone nudaj sub la pordegoj de tiuj ĉi riĉegaj loĝejoj, ŝajnas tuj pereontaj pro malvarmo kaj mizero.—Kia vidaĵo! Mi dezirus, ke tiu ĉi paĝo de mia libro estu legata de la tuta mondo; mi dezirus, oni sciu, ke en tiu ĉi urbo, kie ĉio vidigas la riĉecegon dum la plej malvarmaj noktoj de la vintro, amaso da mizeruloj dormas senŝirme, kun la kapo apogita sur limŝtono aŭ sojlo de palaco.

Tie ĉi estas grupo da infanoj, premiĝantaj unu kontraŭ la aliaj por ne morti pro malvarmo.—Tie estas virino tremanta kaj sen voĉo por plendi.—La preterirantoj iras kaj venas ne tuŝataj de vidaĵo, al kiu ili jam kutimis.—La bruo de kaleŝoj, la voĉo de malsobreco, la ĉarmaj sonoj de muziko, enmiksiĝas kelkfoje je la krioj de tiuj kompatinduloj kaj kunfaras teruran senagordaĵon.


ĈAPITRO XXX

Tiu, kiu rapidus juĝi urbon laŭ la antaŭa ĉapitro, trompiĝus multe. Mi parolis pri la tieaj mizeruloj, pri iliaj