Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malĝojaj krioj kaj pri la indiferenteco de kelkaj personoj kontraŭ ili; sed mi nenion diris pri la aro da bonfaruloj, kiuj dormas, dum la ceteraj sin amuzas, kiuj leviĝas je la unua ekbrileto de la tago kaj iras helpi al la malfeliĉuloj sen atestantoj kaj sen fanfaronado.—Ne, mi ne silentos pri tio!—mi volas ĝin skribi sur la posta flanko de la paĝo, « kiun la tuta universo devas legi ».

Tiel dividinte sian riĉecon kun siaj gefratoj kaj verŝinte balzamon en tiujn korojn ĉifitajn de la doloro, ili iras en la preĝejojn, dum la lacigitaj malvirtuloj dormas sur lanuga kusenego; ili proponas al Dio siajn preĝojn kaj dankas al li por liaj bonfaroj. Ankoraŭ interbatalas en la sanktejo la lumo de soleca lampo kaj la naskiĝanta tago, kaj ili jam genufleksas antaŭ la altaroj;—tiam la Eternulo, kvankam kolerigita de la malboneco kaj avareco de la homoj, detenas sian fulmon pretan por frapi.


ĈAPITRO XXXI

Mi volis ion diri pri tiuj malfeliĉuloj en mia vojaĝo, ĉar la penso pri ilia mizero ofte distris min dum la vojiro. Kelkfoje, tuŝite de la diferenco inter ilia situacio kaj la mia, mi subite haltigis mian kaleŝon, kaj mia ĉambro ŝajnis al mi mirinde plibeligita. Kia senutila lukso! Ses seĝoj, du tabloj, skribtablo, spegulo; kia vanta parado! Precipe mia lito, mia lito blanka kaj rozkolora, kaj miaj du matracoj, ŝajnis vetbatali kontraŭ la belegeco kaj la konfortemo de la Aziaj monarkoj.—Tiuj ĉi pripensoj igis sensignifaj por mi la plezurojn al mi nepermesitajn. De pripenso al pripenso, mia atako de filozofio fariĝis tia, ke mi povus vidi balon en najbara ĉambro, mi povus aŭdi muzikon de violonoj kaj klarnetoj, ne ekmoviĝante de mia loko;—mi povus aŭdi per ambaŭ oreloj la belsonan voĉon de Markesini, tiun voĉon, kiu tiel ofte ekscitegis