Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

min—jes, ĝin mi povus aŭdi ne ŝanceliĝante; pli ol tio, mi povus rigardi sen ia ekscito la plej belan virinon de Torino, Eŭgenion mem, ornamitan de la kapo ĝis la piedoj per la manoj de fraŭlino Rapous1.—Tio ĉi tamen estas ne tiel certa.


ĈAPITRO XXXII

Sed permesu, Sinjoroj, ke mi demandu: Ĉu vi amuziĝas tiel, kiel antaŭe, en balo aŭ teatro?—Koncerne min, mi konfesas tion, de kelka tempo ĉiuj grandanombraj kunvenoj kaŭzas al mi kvazaŭan teruron.—Mi tie estas vizitata de funebra sonĝo.—Vane mi penas forpeli ĝin, ĝi ĉiam revenas, kiel la sonĝo de Atalio.—Eble ĉar la animo, superakvita hodiaŭ de pensoj mallumaj kaj de kortuŝantaj vidaĵoj, trovas ĉie kaŭzojn por malĝojo—kiel difektita stomako ŝanĝas en venenojn la plej sanigajn manĝaĵojn.—Estu kiel estas, jen mia sonĝo:—Kiam mi staras en unu el tiuj festoj, meze de tiu aro da homoj afablaj kaj karesaj, kiuj dancas, kantas, ploras antaŭ la tragedioj, kiuj montras nur ĝojon, sincerecon kaj bonkoron, mi pensas:—Se en tiun ĉi bonmanieran societon subite enirus blanka urso, filozofo, tigro, aŭ ia ajn tiaspeca besto, kiu suprenirante sur la orkestran stablon krius per fortega voĉo:

« Kompatindaj homoj! Aŭskultu la veron parolanta per mia buŝo: Vi estas subpremitaj, sklavigitaj, vi estas malfeliĉaj, vi enuas;—eliru el tiu dormado! »

« Vi muzikistoj, komencu, disrompante tiujn muzikilojn sur viajn kapojn; ĉiu sin armu per ponardo; de nun ne pensu pri amuzoj kaj festoj; supreniru al la loĝioj kaj buĉu ĉiujn; la virinoj ankaŭ trempu siajn timemajn manojn en la sangon! »