Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

« Eliru, vi estas liberaj; fortiru vian reĝon de lia trono kaj vian Dion el lia sanktejo! »

—Nu! Tion, kion la tigro diris, kiom da tiuj ĉarmaj homoj ĝin plenumos? Kiom da ili eble pensis pri tio, antaŭ ol ĝi eniris! Kiu scias?—Ĉu oni ne dancis en Parizo antaŭ kvin jaroj[1]?

« Joannetti, ŝlosu la pordojn kaj fenestrojn.—Mi ne volas plu vidi la lumon; neniu homo eniru mian ĉambron;—metu glavon proksime de mia mano;—eliru vi mem, kaj ne aperu plu antaŭ mi! »


ĈAPITRO VII

« Ne, ne, restu, Joannetti; restu, malfeliĉa junulo: kaj vi ankaŭ Rozino mia, kiu divenas miajn ĉagrenojn kaj kvietigas ilin per viaj karesoj; venu, Rozino mia, venu.—V konsonanto kaj ripozejo. »


ĈAPITRO XXXIV

La falo de mia vojaĝseĝo utilis al la leganto, farante mian vojaĝon malpli longa je almenaŭ dekduo da ĉapitroj, ĉar releviĝinte mi trovis min antaŭ kaj tre proksime de mia skribtablo, kaj mi plu ne havis tempon por pripensadi pri la grandnombro da desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kiujn mi estis ankoraŭ vizitonta, kio povus plilongigi miajn ekskursojn pri la pentrarto.

Lasinte do dekstre la portretojn de Rafaelo kaj lia amatino, Kavaliron d’Assas, kaj la Ŝafistinon Alpan, kaj irante maldekstren al la fenestro, oni ekvidas mian skribtablon: ĝi estas la unua kaj plej videbla objekto,

  1. Tiu ĉi ĉapitro estis skribata en la jaro 1794.