Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stelo trans la Lakta Vojo, ĝis la fino de la universo, ĝis la pordoj de la ĥaoso, jen estas la vasta kampo, kie mi trankvile promenas laŭlonge kaj laŭlarge kaj laŭ mia bonvolo; ĉar nek la tempo, nek la spaco mankas al mi. Tien mi transportas mian ekzistadon, sekvante Homeron, Miltonon, Virgilion, Osianon kaj ceterajn. Ĉiuj fariĝoj okazintaj inter tiuj du epokoj, ĉiuj landoj, ĉiuj mondoj, ĉiuj estaĵoj ekzistintaj inter tiuj du templimoj, ĉio tio ĉi estas mia, apartenas al mi tiel certe, tiel leĝe, kiel la ŝipoj enirantaj la Pireon apartenis al unu Atenano.

Mi precipe amas la poetojn, kiuj transportas min en la plej malnovan antikvecon: la morto de la ambicia Agamemnono, la koleroj de Oresto kaj la tuta historio tragedia de la familio Atrea, persekutata de la ĉielo, kaŭzas al mi teruron, kiun la nuntempaj fariĝoj neniel povus naski en mi.

Jen estas la fatala urno, kiu enhavas la cindrojn de Oresto. Kiu ne ektremus, vidante ĝin? Elektrino! Malfeliĉa fratino, kvietiĝu: Oresto mem alportas la urnon kaj la cindroj estas tiuj de liaj malamikoj!

Oni jam ne trovas nun bordojn, kiel la bordoj de la Zanto kaj la Skamandro;—oni jam ne vidas ebenaĵojn, kiel tiuj de Hesperio kaj Arkadio. Kie estas nun la insuloj Lemnoso kaj Kreto? Kie estas la grandfama labirinto? Kie la ŝtonego, kiun la forlasita Ariadno surverŝis per siaj larmoj?—Oni nun vidas nenian Tezeon, nenian Herkuleson; la nuntempaj homoj kaj eĉ herooj estas pigmeoj.

Kiam mi poste volas doni al mi scenon de entuziasmo kaj ĝui la tutan forton de mia fantazio, mi kuraĝe ekkaptas la faldojn de flirtanta robo de la altega blindulo de Albiono en la momento, kiam li eksaltas al la ĉielo kaj proksimiĝas al la Eternulo.—Kia muzo povis subteni lin en tia alteco, kien neniu homo antaŭ li kuraĝis turni siajn rigardojn?—De la blindiga vestiblo ĉiela, kiun la avara Mamono rigardis per enviaj okuloj, mi kun