Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

terura sento pasas al la vastaj kavernoj de la loĝejo Satana;—mi ĉeestas ĉe la infera konsiliĝo, mi enmiksiĝas kun la amaso de la ribelaj spiritoj, kaj mi aŭskultas iliajn paroladojn.

Sed tie ĉi mi devas konfesi malvirteton, pri kiu mi ofte riproĉis min.

Mi ne povas ne interesiĝi je tiu kompatinda Satano, (mi parolas pri la Satano de Miltono), post kiam li estas elĵetita de la ĉielo. Kvankam mi malaprobas la obstinecon de la ribelulo, mi konfesas, ke la forteco, kiun li vidigas en la troega malfeliĉo, kaj lia granda kuraĝo, devigas min kontraŭvole admiri lin.—Kvankam mi scias la malfeliĉojn devenintajn de lia pereiga entrepreno, kiam li perforte malfermis la pordegon de la infero, por veni malkvietigi la edzan vivadon de niaj unuaj gepatroj, mi malgraŭ ĉio ne povas deziri, eĉ momenton, ke li dum la vojiro pereu en la konfuzo de la ĥaoso. Mi eĉ kredas, ke mi volonte helpus al li, se ne detenus min la honto. Mi sekvas ĉiujn liajn movojn, kaj mi sentas tiom da plezuro, vojaĝante kun li, kvazaŭ mi estus en deca societo. Vane mi diras al mi, ke li estas ja diablo, ke li estas pereiganto de la homaro, ke li estas vera demokrato, ne kiel tiuj de Atenoj, sed kiel tiuj de Parizo, ĉio tio ĉi ne korektas min de mia antaŭjuĝo.

Kia grandega projekto! kaj kia maltimo en la plenumo de ĝi!

Kiam la vastaj kaj trioblaj pordoj de la infero subite malfermiĝis laŭ la tuta larĝeco antaŭ li, kaj kiam la profunda foso de la nenio kaj nokto aperis en sia tuta teruro antaŭ liaj piedoj—li per maltima okulo rigardis la malluman imperion ĥaosan; kaj, sen ŝanceliĝo, malvolvante siajn larĝajn flugilojn, kiuj povus kovri tutan armeon, li ekĵetis sin en la senfundaĵon.

Tion ne farus la plej sentima kuraĝulo.—Kaj tio estas, laŭ mia opinio, unu el la plej fortaj elpensaĵoj, kiel ankaŭ