Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke viaj infanoj estas ekzilitaj el tiu patrujo, kiun vi tiel fervore kaj honeste servis dum sesdek jaroj? Ĉu vi scias, ke al ili estas malpermesite viziti vian tombon?—Sed la tiraneco ne povis forpreni de ili la plej valoran parton el via heredaĵo, la memoron pri viaj virtoj kaj la forton de viaj ekzemploj; meze en la krima torento, kiu fortiris ilian patrujon kaj ilian posedaĵon al la senfundaĵo, ili restis neŝanĝeble kunigitaj sur la linio desegnita de vi por ili; kaj kiam ili denove povos genufleksi sur via respektata cindro, ĝi ankoraŭ rekonos ilin.


ĈAPITRO XXXIX

Promesinte dialogon, mi plenumas mian promeson.—Tio estis dum la mateno, je la komenca tagiĝo; la sunradioj oris samtempe la supron de l’monto Viso kaj tiujn de la plej altaj montoj de la insulo, kiu kuŝas je niaj antipodoj; kaj ŝi jam maldormis, ĉu antaŭtempe vekita de noktaj sonĝoj, kiuj ofte ŝin agitas, tiel lacige kiel senutile, ĉu simple vekita de la tuj finiĝonta karnavalo, ĉar tiu tempo de plezuro kaj malsaĝo influas sur la homan maŝinon tiel, kiel la fazoj de la luno kaj la interkombiniĝo de kelkaj planedoj.—Fine ŝi maldormis kaj tre maldormis, kiam mia animo mem liberigis sin el la ligiloj de la dormo.

De longe tiu ĉi konfuze partoprenis en la sentoj de la aliulo; sed ĝi estis ankoraŭ enligita sub la krepaĵo nokta kaj dorma; kaj ĉi tiu krepaĵo ŝajnis al ĝi kiel gazo, linaĵo, Hinda tolo.—Mia kompatinda animo estis do kvazaŭ vindita en ĉiu tiu ĉi embarasaĵo, kaj la dio de la dormo, por deteni ĝin pli forte en sia imperio, aldonis al tiuj ligiloj senordajn blondajn harligojn, bantojn de rubandoj, perlajn ĉirkaŭkolojn; estis kortuŝante vidi ĝin baraktanta en tiuj retoj.