Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La agiteco de la pli nobla parto el mi mem komunikis sin al la alia, kaj tiu ĉi siavice forte influis sur mian animon.—Mi tuta estis alveninta al stato malfacile priskribebla, kiam fine mia animo, ĉu pro saĝeco, ĉu okaze, eltrovis la manieron liberigi sin el la gazoj, kiuj sufokis ĝin. Mi ne scias, ĉu ĝi renkontis malfermaĵon, aŭ ĉu ĝi simple ekpensis relevi ilin, kio estis pli natura; certe estas, ke ĝi eltrovis la elirejon de la labirinto. La senordaj harligoj estis ankoraŭ tie, sed ili jam ne estis malhelpo; pli bone rimedo ili estis. Tiun rimedon ekkaptis mia animo, kiel dronanta homo ekkaptas la bordajn herbojn; sed la perla ĉirkaŭkolo rompiĝis pro la premo, kaj la perloj elfadenigitaj ruliĝis sur la sofon, kaj de tie sur la pargeton de S-no de Hautcastel; ĉar mia animo, per strangeco malfacile klarigebla, imagis sin ĉe tiu sinjorino; dika bukedo da violoj falis teren kaj mia animo, tiam vekiĝinte, revenis hejmen, alkondukante kun si racion kaj realecon.

Kiel oni povas pensi, ĝi forte malaprobis ĉion faritan dum sia forestado, kaj tie ĉi komencas la dialogo, kiu estas la objekto de tiu ĉi ĉapitro.

Mia animo neniam estis tiel malĝentile akceptita. La riproĉoj, kiujn ĝi opiniis ĝustatempe fari en tiu ĉi danĝera momento, plenigis la malpacon de la domo; fariĝis ribelo, vera ribelego.

« Kiel do! diris mia animo, tiele dum mia forestado, anstataŭ ol rebonigi viajn fortojn per trankvila dormado kaj fariĝi pli taŭga por plenumi miajn ordonojn, vi senhonte (tiu ĉi vorto estis iom troa) donis vin al pasiaĵoj, kiujn ne sankciis mia volo? »

Ne kutimigite je tiu aroganta tono, la aliulo kolere respondis:

« Konvenas ja, Sinjorino (por forigi de la disputo ĉiun ideon de familiareco), konvenas ja, ke vi prenas ŝajnon decan kaj virtan! Ha! ĉu ne la dekliniĝoj de via imago, ĉu ne viaj malsaĝegaj ideoj naskis ĉion, kio en mi malplaĉas