Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al vi? Kial vi ne estis tie ĉi?—Kial vi havus la rajton ĝui sen mi, en la oftaj vojaĝoj, kiujn vi faras sola?—Ĉu mi iam malaprobis viajn vizitojn en la Olimpon aŭ en la Kampojn Elizeajn?—viajn interparoladojn kun la spiritoj, viajn gravegajn pripensadojn (iom da moko, kiel oni vidas), viajn kastelojn en la aero, viajn altegajn sistemojn? Kaj, kiam vi tiel senĝene forlasas min, mi ne havus la rajton ĝui la bonfarojn donacitajn de la naturo kaj la plezurojn proponitajn al mi? »

Mia animo, surprizite de tioma viveco kaj elokventeco, ne sciis, kion ĝi devis respondi.—Por eliri el embaraso, ĝi decidis surkovri per vualo de indulgo la riproĉojn ĵus faritajn; kaj por ne ŝajni faranta la unuajn paŝojn al la repaciĝo, ĝi ankaŭ uzis ceremonian tonon.—Sinjorino, ĝi diris siavice kun afekta koreco… (se la leganto trovis tiun vorton neĝustloka, kiam ĝi estis adresita al mia animo, kion li diras nun, se li nur volas rememori la objekton de la disputo?—Mia animo ne rimarkis la ridindecon de tia dirmaniero, tiel la inteligenteco estas mallumigita de la pasio)!—Sinjorino, ĝi diris do, mi certigas vin, ke nenio tiel plaĉus al mi, kiel vidi vin ĝuanta ĉiujn plezurojn ĝueblajn por via naturo, kvankam mi ne partoprenus en ili, se nur tiuj plezuroj ne estus malutilaj al vi, se ili ne forigus la harmonion, kiu… Tie ĉi mia animo estis subite interrompita:—« Ne, ne, min ne trompas via ŝajna bonvolo;—nia devigita kunestado en tiu ĉi ĉambro, kie ni vojaĝas; la ricevita vundo, kiu apenaŭ ne pereigis min kaj kiu doloras ankoraŭ al mi, ĉu ĉio tio ĉi ne estas kaŭzita de via malsaĝega fierego kaj de viaj barbaraj antaŭjuĝoj? Mia bonestado kaj mia ekzisto mem valoras kiel nenio, kiam viaj pasioj kondukas vin,—kaj vi certigas, ke vi interesas vin por mi, kaj ke viaj riproĉoj estas kaŭzitaj de via amikeco? »

Mia animo komprenis ja, ke ĝi ne ludis la pli belan rolon en tiu ĉi afero; ĝi cetere komencis vidi, ke la ekscito de la disputo forigis la kaŭzon de ĝi, kaj ĝi profitis