Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la okazon por deklinigi la interparolon: « Preparu la kafon », ĝi diris al Joannetti ĵus eniranta la ĉambron.—La bruo de la tasoj altiris la tutan atenton de la ribelulo, kiu tuj forgesis la ceteron. Tiamaniere, montrante al infanoj ludileton, oni igas ilin forgesi la malsanigajn fruktojn, kiujn ili petis piedfrapante.

Mi iom post iom endormiĝis dum la akvo varmiĝis.—Mi ĝuis tiun ĉarman plezuron, pri kiu mi jam parolis al la legantoj: senti sin dormanta. La agrabla bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto sonadis en mian cerbon kaj vibrigis ĉiujn miajn sentemajn fibrojn, kiel la ekmovo de harpa kordo sonorigas la oktavojn.—Fine mi vidis kvazaŭan ombron antaŭ mi; mi malfermis la okulojn, tio estis Joannetti;—Ha, kia bonodoro! kia agrabla surprizo! kafo, kremo, piramido de rostita pano!—Bona leganto, matenmanĝu kun mi.


ĈAPITRO XL

Kian grandan trezoron da ĝuoj la bona naturo liveris al la homoj, kies koro scias ĝui! Kia diverseco en tiuj ĝuoj! Kiu povos denombri iliajn nekalkuleblajn nuancojn laŭ la diversaj personoj kaj laŭ la diversaj aĝoj de la vivo? La neklara memoro pri la ĝuoj de mia juneco ektremigas min ankoraŭ. Ĉu mi provos rakonti la ĝuojn de junulo, kies koro komencas bruli per la fajroj de senteco? En tiu feliĉa aĝo, kiam oni nescias eĉ la nomon de profitemo, ambicio, malamo kaj de ĉiuj hontindaj pasioj, kiuj malaltigas kaj turmentas la homaron; en tiu aĝo, bedaŭrinde tro mallongedaŭra, la suno brilas per heleco, kiun oni ne retrovos plu dum la resto de la vivo. La aero estas pli pura;—la fontoj estas pli klaraj kaj pli malvarmetaj:—la naturo prezentas vidaĵojn, la arbaretoj prezentas vojetojn ne plu retroveblajn en la matura aĝo.