Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dio! kiajn bonodorojn ellasas tiuj floroj! kiel bongustaj estas tiuj fruktoj! kiel belkolore brilas la matenruĝo!—Ĉiuj virinoj estas amindaj kaj fidelaj; ĉiuj viroj, bonaj, grandanimaj kaj sentemaj; ĉie troviĝas koreco, verdiremo kaj neprofitemo. Estas en la naturo nur floroj, virtoj kaj plezuroj.

Ĉu la konfuzo de amo, la espero al feliĉo ne plenigas nian koron je sentaĵoj tiel vivaj kiel diversaj?

La vidado de la naturo, la rigardado de ĝi entute kaj detale, malfermas antaŭ la racio vastegan minejon de ĝuoj. Baldaŭ la fantazio, flugante super tiu oceano da plezuroj, pligrandigas ilian nombron kaj forton; la diversaj sentaĵoj unuiĝas kaj kombiniĝas por formi novajn; la revo pri gloro enmiksiĝas kun la korbatoj de amo; la bonfareco iras flanke de la memestimo, kiu tenas ĝin per la mano; la melankolio venas kelkfoje ĵeti sur nin sian solenan krepaĵon, kaj faras plezurojn el niaj larmoj.—Fine la perceptoj de la spirito, la sentaĵoj de la koro, eĉ la memoroj de la sentoj, estas por la homo nesekigeblaj fontoj de plezuro kaj feliĉo.—Oni ne miru do, se la bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto kaj la neatendita vidiĝo de taso da kremo faris sur min impreson tiel vivan kaj tiel agrablan.


ĈAPITRO XLI

Mi tuj prenis mian vojaĝan veston, rigardinte ĝin per kontenta okulo, kaj tiam mi decidis fari ĉapitron ad hoc por konigi ĝin al la leganto. Ĉar la formo kaj utilo de tiuj vestoj estas ĝenerale konataj, mi precipe parolos pri ilia influo sur la spiriton de la vojaĝantoj.—Mia vojaĝa vesto por la vintro estas farita el la plej varma kaj plej mola ŝtofo, kiun mi povis trovi; ĝi envolvas min de la kapo ĝis la piedoj; kaj kiam mi sidas en mia seĝego,