Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun la manoj en la poŝoj kaj mia kapo enmetita en la kolumon de la vesto, mi similas la statuon de Viŝnu, sen piedoj kaj sen manoj, kiun oni vidas en la Hindaj pagodoj.

Se oni volos, oni nomu antaŭjuĝo la influon, kiun mi alskribas al la vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn; pri tio mi povas diri, ke ŝajnus al mi tiel ridinde antaŭeniri per unu paŝo en mia vojaĝo interne de mia ĉambro, vestita per mia uniformo kaj kun glavo ĉe la flanko, kiel iri en societon en ĉambra surtuto.—Kiam mi vidas min tiel vestita laŭ ĉiuj postuloj de la « Pragmatika Regularo », mi ne sole estus nekapabla daŭrigi mian vojaĝon, sed kredeble mi eĉ ne povus legi tion, kion mi ĝis nun skribis pri ĝi, kaj ankoraŭ malpli kompreni ĝin.

Sed ĉu tio mirigas vin? Ĉu oni ne ĉiutage vidas personojn opiniantaj sin malsanaj, ĉar ilia barbo estas de longe nerazita, aŭ ĉar iu ektrovas, ke ili havas malsanulan mienon, kaj diras tion al ili? La vestoj tiel influas sur la spiritojn de la homoj, ke estas malsanuloj, kiuj sentas sin plibone, kiam ili vidas sin kun nova vesto kaj pudrita peruko; kelkaj tiamaniere trompas la publikon kaj sin mem per konstanta ornamo; ili unu tagon mortas bone kombitaj, kaj ilia morto mirigas ĉiujn.

Oni kelkfoje forgesis antaŭsciigi al grafo de… ke li devos deĵori:—korporalo iris veki lin frumatene, en la tago mem, kiam li estis deĵoronta, kaj lin informis pri tiu malĝoja afero; sed la ideo leviĝi tuj, meti siajn gamaŝojn kaj tiele eliri, ne pensinte pri tio en la antaŭa vespero, malkvietigis lin tiel, ke li preferis anonci, ke li estas malsana, kaj ne eliri el sia domo. Li do vestis sin per nokta surtuto kaj forsendis la perukiston; tio ĉi donis al li mienon palan, malsanan, kiu maltrankviligis lian edzinon kaj la tutan familion.—Li mem trovis sin reale iom nesana en tiu tago.

Li diris tion al ĉiuj, iom por kredigi ĝin, iom ankaŭ ĉar li mem kredis ĝin. Iom post iom efikis la influo de la