Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nokta surtuto: la buljonoj, kiujn li vole nevole ensorbis, naŭzis al li; ne tiom estis necesa, por ke li kuŝiĝu en liton.

En la vespero doktoro Ranson[1] trovis lian pulson malregula, kaj ordonis sangeltiron en la sekvanta tago. Se la deĵorado estus daŭrinta unu monaton plie, la malsanulo certe pereus.

Kiu povus dubi pri la influo de vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn, sciante, ke la kompatinda grafo de… preskaŭ vojaĝis en la alian mondon, tial ke li, en tiu ĉi mondo, malĝustatempe vestis sin per nokta surtuto?


ĈAPITRO XLII

Mi sidis apud mia fajro, post la tagmanĝo, envolvite en mia vojaĝa vesto; bonvole submetite al ĝia tuta influo; mi atendis la horon de la ekveturo, kiam la vaporoj de digestado, suprenirante al mia cerbo, tiel mallumigis la trairejon, tra kiuj venas al ĝi la ideoj naskitaj de la sentoj, ke ĉiu komuniko estis obstrukcita: kaj kiel miaj sentoj jam ne sendis iajn ideojn al mia cerbo, tiel ankaŭ tiu ĉi siavice jam ne povis sendi la elektran fluaĵon, kiu vivigas ilin, kaj per kiu la sagaca doktoro Valli revivigas mortintajn ranojn.

Oni facile komprenos, leginte tiun ĉi antaŭparolon, kial mia kapo kliniĝis sur mian bruston, kaj kiel la muskoloj de la dika kaj montra fingroj de mia dekstra mano, jam ne ekscitite de tiu fluaĵo, malfirmiĝis tiel, ke volumo el la verkoj de markizo Caraccioli, kiun mi tenis per tiuj du fingroj, elglitis, nesciate de mi, kaj falis en la fajron.

Mi ĵus estis havinta kelkajn vizitojn, kaj la temo de mia interparolado kun la elirintaj personoj estis la morto de la glora kuracisto Cigna ĵus mortinta kaj bedaŭrata de

  1. Tre konata kuracisto el Torino.