Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiuj: li estis klera, laborema, bona fizikisto kaj grandfama botanikisto.—La merito de tiu lerta homo okupis mian penson; kaj tamen, mi pensis, se mi povus elvoki la animojn de ĉiuj, kiujn li eble sendis en la alian mondon, kiu scias, ĉu lia gloro ne estus iom difektita?

Mi iom post iom venis al disertacio pri la kuracarto kaj ĝiaj progresoj de la tempo de Hipokrato.—Mi demandis min, ĉu la personoj de la antikveco mortintaj en sia lito, kiel Perikleso, Platono, la glora Aspazio kaj Hipokrato mem,… ĉu ili mortis kiel ordinaraj homoj pro febro putra, bruluma aŭ verma; ĉu oni flegis ilin per sangeltiroj kaj troaj kuraciloj.

Mi ne povus diri, kial mi pensis pri tiuj ĉi kvar personoj prefere ol pri aliaj.—Kiu povas klarigi sonĝon?—Mi nur povas diri, ke ĝi estis mia animo, kiu elvokis la doktorojn de Koso, de Torino kaj la grandfaman politikiston, kiu faris tiel belajn agojn kaj tiel gravajn erarojn.

Koncerne lian elegantan amikinon, mi humile konfesas, ke ŝi estis vokita de la aliulo.

Tamen, pensante pri tio, mi estus tentata eksenti iom da fiereco, ĉar evidente ŝajnas, ke en tiu ĉi sonĝo la bilanco por la racio estis kiel kvar al unu.—Tio ĉi estas ja multe por militisto de mia aĝo.

Estu kiel estis, dum mi tiamaniere pripensadis, miaj okuloj tute fermiĝis, kaj mi plene endormiĝis: sed kiam mi fermis la okulojn, la figuro de la personoj ĵus pripensitaj restis gravurita sur tiu delikata tolo, nomita memoro, kaj ĉar tiuj figuroj miksiĝis en mia cerbo kun la ideo de la elvoko de mortintoj, mi baldaŭ vidis aperantaj unu post la alia Hipokraton, Platonon, Perikleson, Aspazion kaj doktoron Cigna kun lia peruko.

Mi vidis ilin ĉiujn sidiĝantaj sur la seĝojn, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭis la fajrejon. Nur Perikleso restis staranta, por legi la gazetojn.

« Se la eltrovoj, pri kiuj vi parolas, estus veraj, Hipokrato