Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris al la doktoro, kaj se ili tiel utilus al la kuracarto, kiel vi pretendas, mi vidus malgrandiĝanta la nombron de homoj, kiuj ĉiutage malsuprenvenas en la malluman regnon, kaj tiu nombro, kiel mi mem konstatis laŭ la libroj de Minoso, estas konstante la sama, kiel antaŭe. »

Doktoro Cigna turnis sin al mi:

« Vi kredeble aŭdis paroli pri tiuj eltrovoj, li diris; vi konas tiun de Harvey pri la ĉirkaŭfluado de la sango: tiun de la neforgesebla Spallanzini pri la digestado, kies tutan meĥanismon ni konas nun. »

Kaj li faris longan nomaron de ĉiuj eltrovoj rilate la kuracarton, kaj de la grandanombraj kuraciloj liveritaj de la ĥemio, kaj li faris akademian paroladon, por laŭdi la nuntempan kuracarton.

« Ĉu mi devas kredi, mi tiam respondis, ke tiuj eminentaj homoj ne scias ĉion, kion vi ĵus diris, kaj ke ilia animo, liberigite el la malhelpoj de la materio, trovas ankoraŭ ion neklara en la tuta naturo? »

—« Ha! kiel vi eraras, ekkriis lia kuracista Moŝto de la Peloponeso; la misteroj de la naturo estas nesciataj de la mortintoj, kiel de la vivuloj; tiu sola, kiu kreis kaj direktas ĉion, scias la grandan sekreton, kiun la homoj vane penas atingi; jen estas la certaĵo, kiun ni lernas sur la bordoj de la Stikso; kaj kredu al mi, li aldiris turnante sin al la doktoro, liberigu vin el tiu resto de gildamo, kiun vi kunportis de la loĝejo de la mortemuloj; ĉar la laboroj de mil generacioj kaj ĉiuj eltrovoj de la homoj ne sukcesis plilongigi je unu momento ilian vivon; ĉar Karono ĉiutage pasigas en sia barko saman nombron de animoj, ni ĉesu lacigi nin defendante arton, kiu tie ĉi ĉe la mortintoj ne estus utila eĉ al la kuracistoj. »—Tiel parolis la glora Hipokrato, al mia granda miro…

Doktoro Cigna ridetis; kaj ĉar la spiritoj ne povas nei evidentaĵon, nek silenti pri veraĵo, li ne sole samopiniis kun Hipokrato, sed eĉ konfesis, ruĝiĝante laŭ la maniero de la spiritoj, ke li ĉiam suspektis tion.