Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Perikleso, kiu proksimiĝis al la fenestro, ellasis grandan ekĝemon, kies kaŭzon mi divenis. Li estis leganta numeron de la « Moniteur », kiu sciigis la malprogresadon de la artoj kaj sciencoj; li vidis glorajn scienculojn forlasantaj siajn belegajn serĉadojn kaj eltrovantaj novajn krimojn, kaj li ektremetis aŭdante bandon da hommanĝantoj, kiuj komparis sin kun la herooj de la grandanima Grekujo, dum ili, senhonte kaj sen riproĉo de konscienco, pereigis sur la eŝafodo respektindajn maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kaj faris senekscite la plej kruelajn kaj senutilajn krimojn.

Platono, kiu estis aŭskultinta silente nian kunparoladon, vidinte ĝin finita en maniero tiel neatendita, ekparolis siavice.—« Mi komprenas, li diris, ke la eltrovoj faritaj de viaj eminentuloj en ĉiuj fakoj de la fiziko estis senutilaj por la kuracarto, kiu neniam povos ŝanĝi la iradon de la naturo, krom difektante la vivon homan, sed ne tiel estos sendube pri la serĉadoj faritaj pri la politiko. La eltrovoj de Locke pri la naturo de la homa spirito, la elpenso de la presarto, la amasigitaj observoj eltiritaj el la historio, tiel multaj seriozaj libroj disvastigintaj la sciencon ĝis en la popolon,—unuvorte tiomaj mirindaĵoj sendube kunlaboris por plibonigi la homojn, kaj tiu respubliko feliĉa kaj saĝa, kiun mi imagis kaj kiun, pro la tempo en kiu mi vivis, mi devis rigardi kiel neefektivigeblan revon, sendube ekzistas nun en la mondo? »—Je tiu demando, la honesta doktoro mallevis la okulojn kaj ne respondis, krom per larmoj; poste, viŝante ilin per sia naztuko, li nevole ekturnis sian perukon tiel, ke ĝi kaŝis parton de la vizaĝo.—« Ho, senmortaj dioj!, diris Aspazio per akra ekkrio, kia stranga vizaĝo! Ĉu pro eltrovo de viaj eminentuloj vi elpensis tiel kapvestiĝi per fremda kranio? »

Aspazio, kiun oscedigis la disertacioj de la filozofoj, estis ekkaptinta gazeton de modoj trovitan sur la kameno, kaj trarigardis ĝin de kelka tempo, kiam la