Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

peruko de la doktoro kaŭzis ŝian ekkrion; kaj ĉar la seĝo mallarĝa kaj ŝanceliĝanta sur kiu ŝi sidis, estis tre maloportuna por ŝi, ŝi senĝene metis siajn ambaŭ nudajn krurojn, provizitajn de banderoloj, sur pajlan seĝon inter ŝi kaj mi, kaj apogis sin per kubuto sur unu el la larĝaj ŝultroj de Platono.

« Tio ĉi ne estas kranio, respondis la doktoro, prenante sian perukon kaj ĵetante ĝin en la fajron; tio estas peruko, fraŭlino, kaj mi ne scias ja, kial mi ne ĵetis tiun ridindan ornamaĵon en la flamojn de la Tartaro, antaŭ ol veni al vi; sed la ridindaĵoj kaj antaŭjuĝoj estas tiel kunigitaj kun nia mizera naturo, ke ili sekvas nin ankoraŭ kelkan tempon trans la tombo. »—Mi mirinde ĝojadis, vidante la doktoron forĵuranta samtempe sian kuracarton kaj sian perukon.

« Mi certigas vin, diris Aspazio, ke la plimulto el la kapvestoj figuritaj en la kajero, kiun mi trarigardas, meritus la saman sorton, kiel la via, tiel ridindegaj ili estas! »—La bela Atenanino amuziĝis multege rigardante tiujn gravuraĵojn, kaj prave miris pri la diverseco kaj strangeco de la nuntempaj vestaĵoj. Unu figuro inter aliaj atentigis ŝin: tiu estis juna virino figurita kun plej eleganta kapvesto, kiun Aspazio trovis nur iom tro alta; sed la peco da gazo kovranta la gorĝon estis tiel supermezure larĝa, ke oni nur vidis duonon de la vizaĝo. Aspazio, ne sciante ke tiuj mirindaj formoj estis nur kaŭzitaj de la amelo, vidigis miron, kiu estus returnite duobliĝinta, se la gazo estus diafana.

« Sed sciigu al mi, ŝi diris, kial la nuntempaj virinoj ŝajnas havi vestaĵojn pli bone faritajn por kaŝi, ol por vesti ilin: apenaŭ ili lasas vidi sian vizaĝon, laŭ kiu sola oni povas rekoni ilian sekson, tiel senformigita ilia korpo estas de la strangaj faldoj de la ŝtofoj! El ĉiuj personoj figuritaj en tiuj folioj, neniu lasas nekovritaj la bruston, la brakojn kaj la krurojn; kial ne provis viaj junaj militistoj detrui tian kutimon? Kredeble, ŝi aldiris,