Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la virto de la nuntempaj virinoj, elmontrita de ĉiuj iliaj vestoj, multe superas tiun de miaj samtempulinoj! » Dirinte tiujn vortojn, Aspazio rigardis min kaj ŝajnis deziri respondon.—Mi faris kvazaŭ mi tion ne rimarkus—kaj por ŝajni distrita, mi puŝis per la prenilo sur la fajrajn karbojn la restaĵon de la peruko de la doktoro, kiun la fajro ĝis nun ŝparis.—Poste, ekvidinte, ke unu el la banderoloj subtenantaj la ŝuon de Aspazio estis malligita, mi diris: « Permesu, ĉarmulino… » kaj tiel parolante mi kliniĝis rapide etendante la manojn al tiu seĝo, kie mi pensis vidi tiujn du krurojn, kiuj iam malsaĝigis grandajn filozofojn.

Mi estas certa, ke en tiu momento mi atingis la veran somnambulismon, ĉar la movo priparolita estis tre reala; sed Rozino, kiu dormetis ja sur tiu seĝo, akceptis por si tiun movon, kaj eksaltante malpeze en miajn brakojn reĵetis en la inferojn la glorajn spiritojn elvokitajn de mia vojaĝa vesto.

Ĉarma lando de la fantazio, vi, kiun la Bonfarulego liveris al la homoj, por ilin konsoli de la realeco, mi devas forlasi vin.—Hodiaŭ kelkaj personoj, de kiuj mi dependas, volas redoni al mi la liberecon, kvazaŭ ili estus deprenintaj ĝin de mi! kvazaŭ estus eble al ili senigi min je ĝi eĉ unu minuton kaj malhelpi min trairi laŭvole la vastan spacon malfermitan antaŭ mi! Ili malpermesis al mi trairi unu urbon, unu lokon, sed ili lasis al mi la tutan universon; la senlimeco kaj la eterneco estas sub miaj ordonoj.

Hodiaŭ do mi estas libera, aŭ plibone mi denove estos katenita! La jugo de la aferoj denove pezos sur mi; mi jam ne faros paŝon ne mezuritan de la dececo kaj la devo.—Feliĉa ankoraŭ mi estos, se ia kaprica diino ne igos min forgesi ambaŭ, kaj se mi povos eviti tiun novan kaj danĝeran kaptitecon.

He! kial oni ne lasas min fini mian vojaĝon? Ĉu por puni min oni apartigis min en mian ĉambron,—en tiun