Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉarman landon, kiu enhavas ĉiujn bienojn kaj ĉiujn trezorojn de la mondo? Tiel facile oni povus ekzili muson en grenejon.

Mi tamen neniam tiel klare rimarkis, ke mi estas duobla. — Dum mi bedaŭras miajn fantaziajn ĝuojn, mi sentas min konsolita vole nevole; nekonata potenco fortiras min; ĝi diras, ke mi bezonas la aeron ĉielan, kaj ke izoleco similas morton. — Jen mi estas preta; mia pordo malfermiĝas; mi jam vagas sub la vasta arkado de la Po’a strato; mil agrablaj fantomoj flirtas antaŭ miaj okuloj. — Jes, jen estas tiu domego — tiu pordo, tiu ŝtuparo; — mi antaŭe tremetas.

Tiel oni sentas acidan antaŭguston, tranĉante manĝotan citronon.

Ho, mia besto, mia kompatinda besto, gardu vin!