Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zuro kaj ne gajnas momenton por la saĝeco; bonvolu akompani min en mia vojaĝo; ni irados per malgrandaj tagvojoj ridante en la vojiro, kiel vojaĝantoj, kiuj vidis Romon kaj Parizon; neniu kontraŭaĵo povos nin haltigi kaj gaje obeante nian fantazion, ni sekvos ĝin ĉien, kien plaĉos al ĝi konduki nin.


ĈAPITRO III

Estas en la mondo tiom da personoj sciemaj! — Mi estas certa, ke oni dezirus ekscii, kial mia vojaĝo interne de mia ĉambro daŭris kvardek du tagojn anstataŭ kvardek tri aŭ ian alian tempon; sed kiel mi sciigus tion al la leganto, ne sciante mem ĝin?

Ĉio, kion mi povas certigi, estas ke, se la verko estas, laŭ ies opinio, tro longa, ne estis eble al mi fari ĝin mapli longa; lasante aparte ĉiun aŭtoran malmodestecon, mi estus kontentiĝinta kun unu ĉapitro. Mi havis, estas vere, en mia ĉambro ĉiun eblan plezuron kaj agrablon; sed, ho ve! mi ne estis libera por eliri el ĝi laŭ mia volo; mi eĉ pensas, ke, sen la pero de kalkaj personoj potencaj, kiuj interesis sin por mi (ne estingiĝis mia dankeco al ili), mi estus havinta tempon sufiĉan por verki « in-folio »’on, tiel favoraj al mi estis la protektantoj, kiuj igis min vojaĝi en mia ĉambro.

Tamen, prudenta leganto, rimarku, kiel malpravaj estis tiuj homoj, kaj komprenu bone, se vi povos, la logikecon de tio, kion mi tuj elmontros al vi.

Ĉu estas io pli nature kaj pli justa, ol tranĉi al si reciproke la gorĝon, se iu neatente marŝis sur ies piedon, aŭ se iu, en momento de kolero, eble kaŭzita de ies senprudenteco, ellasas parolon pikantan, aŭ fine se iu havis la malfeliĉon plaĉi al ies amatino!

Oni iras sur la herbejon, kaj tie, kiel Nikolo faris kun