Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la burĝo nobela, oni penas ataki « kvarte » dum la kontraŭulo sin defendas « terce »; kaj por ke la venĝo estu certa kaj plena, oni prezentas al li nudan bruston kaj oni riskas esti mortigita de la malamiko por venĝi sin al li. — Oni vidas ke nenio pli logika estas; troviĝas tamen personoj, kiuj malaprobas tiun laŭdidan kutimon!

Sed io tiel logika, kiel la cetero, estas tio ĉi: tiuj samaj personoj malaprobantaj tion kaj volantaj, ke oni rilatu al ĝi, kiel al grava kulpo, rilatus mem ankoraŭ pli severe al tiu, kiu malkonsentus kulpiĝi tiel. Pli ol unu malfeliĉulo, konformiĝinte al ilia konsilo, perdis sian bonfamon kaj sian oficon: tiel ke, kiam oni havas la malfeliĉon ekhavi honoran disputon, oni ne malprava estus, demandante la sorton por scii, ĉu oni devas fini ĝin laŭ la leĝoj aŭ laŭ la kutimo, kaj ĉar la leĝoj kaj la kutimo malsame ordenas, la juĝistoj ankaŭ povus konsiliĝi per ludkuboj pri sia decido. — Kaj kredeble ankaŭ tiaspecan decidon oni devas serĉi, por klarigi, kial kaj kiel mia vojaĝo daŭris ĝuste kvardek du tagojn.


ĈAPITRO IV

Mia ĉambro kuŝas sur la kvina grado de larĝo laŭ la mezuroj de Patro Beccaria; ĝia direkto estas de l’oriento al la okcidento; ĝi formas kvadraton longan, kies ĉirkaŭo havas tridek ses futojn, pasante tre proksime de la muro. Mia vojaĝo tamen estos pli granda, ĉar mi trairos ĝin ofte laŭlonge kaj laŭlarĝe, aŭ ankaŭ diagonale, ne sekvante regulon, nek metodon. Mi eĉ faros zigzagojn kaj mi desegnos ĉiujn eblajn ligiojn geometriajn, se la okazo postulos tion. Mi ne amas la homojn, kiuj tiel certe estas mastroj de siaj paŝoj kaj ideoj, kaj diras: « Hodiaŭ mi faros tri vizitojn, mi skribos kvar leterojn, mi finos tiun komencitan verkon ». Mia animo tiel malfermita