Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas al ĉiuspecaj ideoj, emoj kaj sentoj, ĝi akceptas tiel avide ĉion, kio prezentiĝas!… — Kaj kial ĝi rifuzus la ĝuojn disĵetitajn sur la malfacila vojo de la vivo? Ili troviĝas tiel malofte; ili estas tiel malmultaj, ke oni devus esti malsaĝa por ne halti kaj eĉ deturni sin de la vojo kaj rikolti ĉiujn atingeblajn. Nenia estas pli alloga laŭ mia opinio, ol la sekvado de siaj ideoj laŭ iliaj postsignoj, kiel la ĉasisto persekutas la ĉasaĵon, ne penante sekvi difinitan direkton. Tial, kiam mi vojaĝas en mia ĉambro, mi malofte sekvas linion rektan; mi iras de mia tablo al pentraĵo lokita en angulo, de tie mi oblikve iras al la pordo; sed kvankam mia intenco ĉe la ekiro estis ja iri tien, se mi sur la vojo renkontas mian seĝegon, mi nenian ceremonion faras kaj tuj sidiĝas en ĝi. — Bonega meblo estas seĝego; precipe utilega ĝi estas por ĉiu homo meditema. En la longaj vesperoj vintraj estas kelkfoje agrable kaj ĉiam prudente etendi sin mole sur ĝi, malproksime de la grandaraj kaj grandbruaj kunvenoj. — Bona fajro, libroj, plumoj, kiomaj rimedoj kontraŭ la enuo! Kaj kiel plezure estas ankaŭ forlasi siajn plumojn kaj vigligi sian fajron, fordonante sin al ia dolĉa medito aŭ aranĝante kelkajn rimaĵojn por gajigi siajn amikojn! La horoj tiam glitas preter vi kaj falas silente en la eternon, ne rimarkigante vin pri sia malĝojiga pasado.


ĈAPITRO V

Post mia seĝego, irante al la nordo, oni ekvidas mian liton, kiu staras en la fino de mia ĉambro kaj prezentas la plej agrablan vidaĵon. Ĝi estas lokita plej konvene; la unuaj sunradioj ludas en miaj litkurtenoj. — Mi vidas ilin en la belaj tagoj someraj irantajn antaŭen laŭlonge la blanka muro, laŭ tio, ke la suno supreniras; la ulmoj starantaj antaŭ mia fenestro dividas ilin laŭ mil manieroj