Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kie la proletariaro por la unua fojo tenis politikan povon dum du tutaj monatoj, tiu ĉi programo en kelkaj detaloj estas fariĝinta antikva. Unu fakto aparte pruviĝis per la komunumo, t. e., ke “la laboranta klaso ne povas simple preni posedon de jam-farita ŝtata maŝinaro kaj ĝin uzi por siaj propraj celoj.” (Vidu “The Civil War in France; Address of the General Council of the International Working-men’s Association," eldonita London’, True­-love, 1871, p. 15, en kiu tiu ĉi punkto estas plue klarigata). Plue, estas mem-evidente, ke la kritiko de la socialista literaturo estas manka rilate al la nuna tempo, ĉar ĝi nur pritraktas ĝis 1847; ankaŭ, ke la rimarkoj pri la rilatoj de la Komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj (Sekcio IV), kvankam laŭprincipe ankoraŭ pravaj, tamen en la praktiko estas antikvaj, ĉar la politika situacio estas tute ŝanĝita, kaj la progreso de la historio forbalais de la tero la plimulton el la politikaj partioj tie nome cititaj.

Sed jam, la Manifesto estas fariĝinta historia dokumento, kiun ni ne plu havas ian rajton ŝanĝi.

La jenan tradukon faris Sro. Samuel Moore, tradukinto de la pligranda parto da “Kapitalo,” de Marks. Ni estas ĝin reviziintaj kune, kaj mi aldonis kelke da notoj klarigantaj la historiajn aludojn.

Frederick Engels.

Londono, 30’an de Januaro, 1888.