Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vin teorio estas farinta por la biologio, ni ambaŭ estis laŭgrade alproksimiĝintaj dum kelkaj jaroj antaŭ ol 1845. Kiom mi mem sendepende progresis al ĝi estas plej bone montrate en mia Condition of the Working Class in England.[1] Sed kiam mi ree renkontis Marks en Bruselo, printempe, 1845, li jam estis ĝin elpensinta, kaj metis ĝin antaŭ mi en terminoj preskaŭ tiel klaraj, kiel tiuj, per kiuj mi ĝin elmontras tie ĉi.

El nia kuna antaŭdiro je la germana eldono de 1872 mi citas la jenan:

“Kiom ajn la stato de aferoj estas ŝanĝinta dum la lastaj dudek-kvin jaroj, la ĝeneralaj principoj proponitaj en tiu ĉi Man­ifesto estas, laŭtute, tiel pravaj hodiaŭ kiel iam. Tie ĉi tie ia detalo povus esti plibonigita. La praktika aplikado de la principoj dependos, kiel diras la Manifesto mem, ĉiuloke kaj ĉiuokaze, de la historiaj statoj en tiu tempo ekzistantaj, kaj, pro tiu kaŭzo, nenia speciala emfazo estas metata al la revoluciaj rimedoj proponataj ĉe la fino de Sekcio IIa. Tiu parto estus, en multaj manieroj, redaktata tre malsame hodiaŭ. Konsiderante la gigantajn paŝegojn faritajn de Moderna Industrio de 1848, kaj la akompanantan plibonigitan kaj etenditan organizon de la laboranta klaso; en vido de la praktika sperto akirita, unue en la februara revolucio, kaj poste,

ankoraŭ pli multe, en la Pariza Komunumo,

  1. The Condition of the Working Class in England in 1844.” De Frederiko Engels. Tradukita de Florence K. Wischnewetsky—London: Swan, Sonnenschein & Co.