Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekkomenco, estis ke “la liberigo de la laboranta klaso devigas esti la ago de la laboranta klaso mem,” ne povis esti dubo rilate al tio, kiun el la du nomoj ni devis preni. Plue, ni ĉiam poste tute ne deziris ĝin malakcepti.

Ĉar la “Manifesto” estas nia kuna produktaĵo, mi opinias min devigata diri ke la fundamenta propozicio kiu estas ĝia esenca centraĵo, apartenas al Marks. Tiu pro­pozicio estas: ke en ĉiu historia epoko, la plej ĝenerala modo de ekonomia produktado kaj interŝanĝado, kaj la socia organizo necese elkreskanta el ĝi, formigas kiel la fondaĵo sur kiu estas konstruata, kaj laŭ kiu sole povas esti klarigata la politika kaj intelekta historio de tiu epoko; ke, sekve, la tuta historio de la homaro (de la disiĝo de la primitiva genta societo, tenanta teron en komuna posedeco), estas historio de interklasaj bataladoj, konkuradoj inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj, regantaj kaj subpremataj klasoj; ke la historio de tiuj ĉi interklasaj bataladoj estas serio evolucia en kiu, nunatempe, estas atingita punkto kie la ekspluatata kaj subpremata klaso— la proletariaro—ne povas atingi sian liberigon el la regado de la ekspluatanta kaj reganta klaso—la kapitalistaro—ne samtempe, unufoje por ĉiam, liberigante la tutan socion el ĉia ekspluatado, subpremado, in­terklasaj distingoj kaj interklasaj bataloj.

Tiun ĉi propozicion, kiu, laŭ mia opinio, destiniĝas fari por la historio kion la de Dar-