Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dissemata, la plej internacia produktaĵo el la tuta socialista literaturo, la komuna principaro konfesata de milionoj da laboristoj de Siberio ĝis Kalifornio.

Tamen, kiam ĝi estis skribita, oni ne povus ĝin nomi Socialista Manifesto. Per “socialistoj,” en 1847, estis signataj, unuflanke, la aliĝantoj de la diversaj utopiaj sistemoj: Owenanoj en Anglujo, Fourieranoj en Francujo, ambaŭ el ili jam forvelkintaj ĝis stato de nuraj sektoj, kaj laŭgrade elmortintaj; ĉe la alia flanko, la plej svarmaĉantaj sociaj kuracistaĉoj, kiuj, per ĉiuj manieroj de riparaĉado, pretendis rimedi, sen ia danĝero al kapitalo aŭ profito, ĉiuspecajn sociajn maljustecojn, en ambaŭ okazoj homoj ekster la laborklasa movado, kaj sin turnantaj plimulte al la “edukitaj” klasoj por subtenado. Kia ajn parto de la laborklaso estis konvinkita pri la nesufiĉeco de nuraj politikaj revolucioj, kaj proklamis la necesecon de tuta socia ŝanĝo, tiu parto, tiam, sin nomis komunista. Ĝi estis kruda, elhakegita, entute instinkta speco de komunismo; tamen, ĝi tuŝis la plej gravan punkton kaj estis sufiĉe pova inter la laboranta klaso por produkti la utopian komunismon, en Francujo de Cabet, kaj en Germanujo de Veitling. Tiel, la socialismo estis, en 1847, mezklasa movado, la komunismo estante laborklasa movado. Socialismo estis, almenaŭ sur la Kontinento, “respektinda”; komunismo es­tis rekte mala. Kaj kiel nia ideo, de la