Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

post 1850, represita kelkfoje en Svislando, Anglujo kaj Ameriko. En 1872 ĝi estis tradukata en la anglan lingvon en Nov-Jorko, kie la traduko estis publikigata en Woodhull & Claflin’s Weekly. El tiu ĉi angla traduko unu franca estis farita en Le Socialiste, de Nov-Jorko. De tiam, almenaŭ du aliaj anglaj tradukoj, pli aŭ malpli multe hakitaj, estas eldonitaj en Ameriko, kaj unu el ili estas represita en Anglujo. La unua ruslingva traduko, farita de Bakounine, estis publikigata ĉe la de Herzen Kolokol’a eldonejo en Genevo, ĉirkaŭ 1863; dua, de la heroa Vera Zasulitch, ankaŭ en Genevo, 1882. Nova dana eldono estas trovata en Socialdemokratisk Bibliothek, de Kopenhago, jaro 1885; freŝa franca traduko en Le Socialiste, de Parizo, 1886. El tiu ĉi lasta hispana traduko estis preparata kaj eldonata en Madrido, 1886. La germanaj represaĵoj ne estas kalkulotaj; tute, estas estintaj almenaŭ dekdu. Armena traduko, kiu estis publikigota en Konstantinoplo antaŭ kelkaj monatoj, ne atingis, oni diras al mi, la lumon, ĉar la eldonisto timis eldoni libron surhavantan sur ĝi la nomon de Marks, dum samtempe la tradukinto rifuzis ĝin nomi sia propra produktaĵo. Pri pluaj tradukoj en aliaj lingvoj mi estas aŭdinta, sed ilin ne vidis. Tielmaniere, la historio de la Mani­festo rebriligas, laŭ granda mezuro, la historion de la moderna laborklasa movado; nunatempe, ĝi sendube estas la plej larĝe