Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj la Lasalleanoj[1] en Germanujo. Marks, kiu elverkis tiun ĉi programon al la kontentigo de ĉiuj partioj, fidis tute al la intelekta plibonigado de la laboranta klaso, kiu estis certa rezulti de unuigita agado kaj reciproka diskutado. Eĉ la okazoj kaj malfacilaĵoj de la batalo kontraŭ Kapitalo, la malvenkoj eĉ pli multe ol la venkoj, ne povis ne memorigi la homajn spiritojn pri la nesufiĉeco de iliaj diversaj favorataj kuracilaĉoj, kaj preparadi la vojon por pli plena envido en la efektivajn kondiĉojn necesajn por laborklasa liberigado. Kaj Marks estis prava. La Internacia, ĉe sia disrompiĝo en 1874, lasis la laboristojn, tute malsamaj homoj de tiuj, kiuj ĝi ilin trovis en 1864. Proudhonismo en Francujo, Lasalleanismo en Germanujo, estis elmortantaj kaj eĉ la konservativaj anglaj “Metiaj Unuiĝoj” kvankam la plimulto el ili de longtempe estis rompinta sian rilaton kun la Internacia, estis grade antaŭenirantaj al tiu punkto ĉe kiu, lastjare ĉe Svansea, ilia prezidanto povis diri je ilia nomo: “Kontinenta Socialismo estas perdinta siajn terurojn por ni.” Laŭfakte, la principoj de la Manifesto faris konsiderindan antaŭenpuŝon inter laboristoj ĉiulandaj.

La Manifesto mem tiel ree venis al la

antaŭo. La germana teksto estis, de

  1. Lasalle meme, al ni, ĉiam konfesis sin lernanto de Marks, kaj, kiel tia, staris sur la fondaĵo de la "Manifesto.” Sed en sia publika agitado, 1860-64, li iris ne plu ol postuli kunfarajn laborejojn subtenatajn per la ŝtata kredito.