Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sekcioj de la poseda klaso; la laboranta klaso estis subpremata ĝis batalo por politika “kubutospaco,” kaj al ia loko de ekstrema flanko de la mezklasaj radikaloj. Kie ajn sendependaj proletariaj movadoj daŭrade montris signojn de vivo, ili estis senkompate ĉasataj ĝis morto. Tiel la prusa polico elĉasis la centran konsilantaron de la Komunista Ligo, tiam lokitan en Kolonjo. La membroj estis arestataj kaj, post dekok-monata mallibereco, ili estis jugataj en Oktobro, 1852. Tiu ĉi fama “Kolonja Komunista Proceso” daŭris de Ok­tobro 4’an ĝis Novembro 12’an; sep el la arestitoj estis kondamnataj je periodoj de mallibereco en fortikaĵo, diversantaj de tri ĝis ses jaroj. Tuj post la kondamno la Ligo estis formale disigita de la membroj restantaj. Rilate al la “Manifesto,” ĝi ŝajnis de tiu tempo esti destinita al tuta malapero.

Kiam la eŭropa laborklaso ree gajnis sufiĉe da forto por fari alian atakon kontraŭ la regantaj klasoj, la Intemacia Asocio de Laboristoj ekkreskis. Sed tiu ĉi asocio, kreita kun la ekspresa celo fandi kune en unu korpon la tutan militantan proletariaron de Eŭropo kaj Ameriko, ne povis tuj proklami la principojn formulitajn en la “Manifesto.” La Internacia estis devigata havi programon sufiĉe largan por esti akceptebla al la anglaj Metiaj Unuigoj, al la sekvantoj de Proudhon en Francujo, Belgujo, Italujo, kaj Hispanujo,