La “Manifesto” estis publikigita kiel la
principaro de la “Komunista Ligo,” unu
laborista asocio, unue eksklusive germana,
poste internacia, kaj, sekve de la politikaj
kondiĉoj de la Kontinento antaŭ ol 1848,
neeviteble sekreta societo. Ĉe kongreso de
la Ligo, tenata en Londono en Novembro,
1847, Marks kaj Engels estis komisiitaj
prepari por publikigado plenan teorian kaj
praktikan programon de la partio. Verkita
germanalingve en Januaro, 1848, la
manuskripto estis sendita al la presisto en
Londono kelkajn semajnojn antaŭ ol la franca
revolucio de Februaro la 24’an. Franca
traduko estis eldonita en Parizo, nelonge
antaŭ ol la ribelo de Junio, 1848. La unua
angla traduko, de Fraŭlino Helen
Macfarlane, aperis en la Red Republican
(Ruĝa Respublikano) de George Julian
Harney, Londono, 1850. Dana kaj pola
eldonaĵoj jam estis ankaŭ publikigitaj.
La malvenko de la Pariza ribelo de Junio, 1848—la unua granda batalo inter proletariaro kaj kapitalistaro—pelis ree en la malantaŭaĵon, kelkatempe, la socian kaj politikan aspirojn de la eŭropa laboranta klaso. De tiam, la batalado por supereco estis ree, kiel ĝi estis estinta antaŭ ol la revolucio de Februaro, sole inter diversaj