Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭ en revolucia rekonstruado de la socio ĝenerale, aŭ en la komuna ruiniĝo de la batalantaj klasoj.

En la pli fruaj epokoj de la historio, ni trovas preskaŭ ĉie komplikigitan aranĝon de la socio en diversajn klasojn, multoblan gradigadon de socia viceco. En antikva Romo sin trovis patricioj, kaviliroj, plebejoj, sklavoj; en la mezepokoj, feŭdismaj sinjoroj, vasaloj, gildmajstroj, metiistoj, metilernantoj, servutuloj; en preskaŭ ĉiuj el tiuj klasoj, ree, estis filiaj gradigoj.

La moderna kapitalista socio kiu estas ekkreskinta el la ruinoj de la feŭda socio, ne estas foriginta klasajn antagonismojn. Ĝi nur starigis novajn klasojn, novajn statojn de subpremado, novajn formojn de batalado anstataŭ la malnovaj.

Nia epoko, la epoko de la kapitalistaro, posedas, tamen, tiun ĉi distingan econ—ĝi estas simpliginta la klasajn antagonis­mojn. La socio kiel tuto estas pli kaj pli sin dividanta en du grandajn malpacajn kampojn, en du grandajn klasojn rekte fronto fronton: kapitalistaro kaj proletariaro.

De la servutuloj de la mezepokoj ekkreskis la enrajtigitaj burĝoj de la unuaj urboj (towns). El tiuj ĉi burĝaroj la unuaj elementoj de la kapitalistaro kreskadis.

La eltrovo de Ameriko, la ĉirkaŭpaso de la Promontoro, malfermis freŝan teron al la supreniĝanta kapitalistaro. La orient-india kaj ĥina komercejoj, la koloniigado de Ameriko, interkomerco kun la kolonioj, la