Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kreskado de la rimedoj de interŝanĝo kaj de komercaĵoj ĝenerale, donis al komerco, al marveturado, al industrio, antaŭenpuŝon neniam antaŭe konatan, kaj per tio donis ankaŭ al la revolucia elemento en la ŝanceliĝanta feŭda socio rapidan disvolviĝon.

La feŭda sistemo de industrio, sub kiu la industria produktado estis monopoligita nun ne plu sufiĉas al la kreskantaj bezonoj de la novaj komercaj kampoj. La fabrikada sistemo prenis ĝian lokon. La gildmajstroj estis flanken ŝovitaj de la fabrikanta mezklaso; divido de laboro inter la diversaj enkorpigitaj gildoj estis anstataŭita per divido de laboro en ĉiu memstaranta laborejo.

Meztempe, la vendejaroj daŭre kreskis, la postuloj ĉiam pligrandiĝis. Eĉ la fabriko ne plu sufiĉis. Tiam, la vaporo kaj la maŝinaro revoluciigis la industrian produktadon. La fabrikado cedis lokon al la giganto, Moderna Industrio, kaj la industriaj mezklasoj estis anstataŭigitaj de industriaj milionuloj, estroj de tutaj industriaj armeoj, la moderna kapitalistaro.

Moderna industrio starigis la tutmondan vendejegon, al kiu la eltrovo de Ameriko pavimis la vojon. Tiu ĉi vendejego estas doninta grandegan disvolviĝon al komerco, al marveturado, kaj al komunikado surtera. Tiu ĉi disvolviĝo, en sia vico, reagis al la etendado de industrio; kaj proporcie kiel industrio, komercado, marveturado kaj fervojoj etendiĝis, laŭ tiu sama proporcio