Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la kapitalistaro kreskadis, pligrandigis sian kapitalon, kaj puŝis en la malantaŭon ĉiun klason restantan el la mezepokoj.

Ni vidas, tial, kiel la moderna kapitalis­taro mem estas la produktaĵo de longa kurso de kreskado, de serio da revolucioj en la metodoj de produktado kaj interŝanĝo.

Ĉiu paŝo en la kreskado de la kapitalistaro estis akompanata de responda politika antaŭeniro de tiu klaso. Jen subpremata klaso sub la regado de la feŭda nobelaro, jen armita kaj mem-reganta klaso en la mezepoka komunumo[1], jen sendependa urba respubliko (kiel en Italujo kaj Germanujo), jen impostebla “tria etato” de la monarĥaĵo (kiel en Francujo), poste, dum la vera periodo de fabrikado, servante aŭ al la duon-feŭda aŭ al la absoluta monarĥaĵo kiel kontraŭbalancilo kontraŭ la nobelaro, kaj, laŭfakte, kiel la angul-ŝtonego de la grandaj monarĥaĵoj ĝenerale, la kapitalistaro estas fine, post la starigo de Moderna Industrio kaj la tutmonda vendejo, venkinta por si mem, en la moderna reprezenta ŝtato, ezsklusivan politikan regadon. La registaro de la moderna ŝtato estas nur komitato por administri la komunajn aferojn

de la tuta kapitalistaro.

  1. “Commune” estas la nomo alprenita, en Francujo, de la naskiĝantaj urboj eĉ antaŭ ol ili pervenkis de siaj feŭdaj sinjoroj kaj regantoj tokan memregadon kaj politikajn rajtojn kiel “La Tria Etato.” Ĝenerale parolante, rilate al la ekonomia disvolviĝo de la kapitalistaro, Anglujo estas tie ĉi alprenata kiel la tipa lando, kaj rilate al ĝia politika disvolviĝo, Francujo.