Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kapitalistaro ludis, rilate al la histo­rio, plej revolucian rolon.

La kapitalistaro, kie ajn ĝi atingis la superecon, finigis ĉiujn feŭdajn, patriarkajn, idiliajn rilatojn. Ĝi senkompate disrompis la multekarakterajn feŭdajn ligilojn kiuj ligis la homon al liaj “naturaj superuloj” kaj lasis restanta nenian alian ligilon inter homo kaj homo ol nuda mem-intereso, ol kala “kontanta pago.” Ĝi dronigis la plej ĉielajn ekstazojn de religia fervoro, de kavalira entuziasmo, de filistra sentimentalismo, en la glacia akvo de egoista kalkulado. Personan indon ĝi ŝanĝis en komercan valoran, kaj anstataŭ la sennombraj neforpreneblaj alrajtigitaj liberecoj, ĝi starigis tiun solan, senrezonecan liberaĵon—Liberan Interkomercadon. En unu vorto, por ekspluatado, vualita per religiaj kaj politikaj iluzioj, ĝi anstataŭis senhontan, nudan, rektan, brutan ekspluatadon.

La kapitalistaro estas devestinta je ĝia lumkrono ĉiun okupon ĝisnune honoritan kaj alrigarditan kun reverenca respektego. Ĝi ŝanĝis la fizikiston, la leĝiston, la pastron, la poeton, la scienciston, je siaj dungataj porsalaraj laborantoj.

La kapitalistaro devestis de la familio ĝian vualon sentimentalan, kaj redukciis la familian rilaton ĝis nur mona rilato.

La kapitalistaro estas elmontrinta kiel okazis ke tiu bruta elmontro de fortegeco en la mezepoko, kiun la reakcianoj tiel multe admiras, trovis sian taŭgan komple-