Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

menton en la plej granda mallaboremeco. Ĝi estas la unua kiu montris kion povas okazigi la homa agemo. Ĝi faris miraĵojn grande superajn al egiptaj piramidoj, romaj akvokondukiloj kaj gotaj katedraloj; ĝi faris militirojn kiuj metis sub ombron ĉiujn antaŭajn elirojn de nacioj kaj krucmilitirojn.

La kapitalistaro ne povas ekzisti, ne konstante revoluciante la rimedojn de la produktado, kaj per tio la rilatojn de produktado, kaj kun ili la tutajn rilatojn de la socio. La konservado de la antikvaj metodoj de produktado en neŝanĝita formo estis, kontraŭe, la unua kondiĉo por la ekzistado de ĉiuj pli fruaj industriaj klasoj. Konstanta revoluciado de produktado, seninterrompa maltrankviligo de ĉiuj sociaj statoj, ĉiama necerteco kaj agitado, distingas la kapitalistan epokon de ĉiuj pli fruaj. Ĉiuj fiksitaj, alglaciigitaj rilatoj, kun sia sekvantaro de antikvaj kaj respektegindaj antaŭjuĝoj kaj opinioj, forbalaiĝas, ĉiuj nove formitaj antikviĝas antaŭ ol ili povas povas malmoliĝi. Ĉio solida forfluidiĝas en aeron, ĉio sankta profaniĝas, kaj ĉe la fino la homo estas devigata stari kun sobraj sentoj antaŭ siaj realaj kondiĉoj de vivado, kaj siaj rilatoj kun sia gento.

La bezono de konstante etendiĝanta vendejo por siaj produktaĵoj ĉasas la kapitalistaron laŭ la tuta supraĵo de la terglobo. Ĝi devas nestiĝi ĉie, enlokiĝi ĉie, starigi interrilatojn ĉie.

Per sia ekspluatado de la komerca kampo