Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la kapitalistaro estas doninta kosmopolitan karakteron al produktado kaj konsumado en ĉiu lando. Je la granda ĉagreno de la reakcianoj, ĝi fortrenis el sub la piedoj de industrio la naciecan teron sur kiu ĝi staris. Ĉiuj jamlonge staritaj naciaj industrioj estas aŭ jam detruitaj aŭ nun ĉiutage detruataj. Ili estas elŝovitaj de novaj industrioj, kies enpreno fariĝas afero de vivo aŭ morto al ĉiuj civilizitaj nacioj, de industrioj kiuj ne plu ellaboras enlandan krudan materialon, sed krudan materialon entiritan el plej malproksimaj terzonoj; in­dustrioj kies produktaĵoj estas konsumataj ne sole hejme, sed en ĉiu parto de la mondo. Anstataŭ la malnovaj bezonoj, satigataj de la produktaĵoj de la lando, ni trovas novajn bezonojn, postulantajn por sia satado la produktaĵojn de malproksimaj landoj kaj klimatoj. Anstataŭ la malnova loka kaj nacia memsufiĉeco, ni havas interrilatojn en ĉiun direkton, universalan interdependecon de nacioj. Kaj kiel en la materia, tiel ankaŭ en la intelekta produktado. La intelektaj kreaĵoj de individuaj nacioj fariĝas komuna propraĵo. Nacia unuflankeco kaj mallarĝanimeco fariĝas pli kaj pli multe neeblaj, kaj el la multaj naciaj kaj lokaj literaturoj leviĝas unu tutmonda literaturo.

La kapitalistaro, per la rapida plibonigo de ĉiuj iloj de produktado, per la grandege faciligitaj rimedoj de komunikado, entiras ĉiujn, eĉ la plej barbarajn naciojn, en