Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj antaŭenpuŝado. Kiel li ofte diris… li estis vere memfarita homo… kaj tiel aspektis!

Je la aĝo de kvardek li decidis edziĝi, kvankam ĝis tiu tempo li neniam havis momenton por dediĉi sin al la dolĉa sekso. “Laboro unue, plezuro poste,” li diris, kiam oni demandis al li, kial li restas fraŭlo. Sed decidinte pri edziĝo, li ekzamenis la aferon kun la sama energio kiel la komercajn problemojn. Li ne estis el la speco de viro por ĉeesti danchalojn kaj fali je la piedoj de la unua bela fraŭlino, kiu ĵetis al li “gajan okulon.” Tute ne! Ĉu temis pri aĉeto de aŭtomobilo, aŭ edziĝo de virino, li atakis la problemon kun malfermitaj okuloj kaj elvekitaj sentoj.

Unue li faris liston de la nomoj de ĉiuj virinoj, kiujn li konis en la vilaĝo… ĉar li ankoraŭ loĝis en la sama loko, kie li naskiĝis, la vilaĝo Mellowdale en Yorkshire… kaj apud ĉiu nomo li skribis iliajn ecojn, poziciojn, riĉaĵojn, ktp. Longe li pripensis la gravan aferon. Kiu meritas lin? Kiu plejbone zorgus lian hejmon, estus la plej ŝparema kaj la plej obeema pri liaj deziroj? Fine, li elektis Mary Welborn, la beletan, modestan kaj sufiĉe bone edukitan filinon de la vilaĝa Pastro. Je la granda surprizo de ĉiuj, ŝi akceptis lin.

La edziĝo, kvankam nature ne vere kortuŝanta specimeno de “La Granda Pasio,” ŝajne kontentigis ambaŭ. Mary havis tute alian individuecon ol la edzo. Ŝi similis al dolĉa, somera venteto… milda kaj karesema. Li al kruela uragano… detruanta ĉion, kio kontraŭstaris liajn planojn. Ŝi bone komprenis lin kaj ĉiam akceptis liajn proponojn senhezite kaj ilin afable plenumis. Siaparte, li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la komforto de ŝi kaj de la filo. Ĉi tiu filo, Viktoro, estis la plej granda ĝojo de lia vivo… la pomo de lia okulo… la majstraĵo de lia tuta kariero.

La saman tagon en kiu Kensford anoncis sian deziron, ke la venonta infano estu filino, li revenis hejmen kun kelkaj pakaĵoj, el kiuj li eltiris silkajn robetojn diverskolorajn, belegan pupon kaj eburan ringon ornamitan per arĝentaj