Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sonoriletoj. Kun sia kutima fiereco li montris ilin al Mary.

“Por kiu vi destinas ĉi tiujn belaĵojn?” ŝi demandis.

“Ĉu mankas al vi la imago? Kompreneble ili estas por nia Klementino,” li respondis kun rideto.

“Por nia K… K… Klementino! Ho! jes, certe… se…”

“Se kaj sed, kaj sed kaj se! Ĉiam la sama afero kun vi. Ĉu vi ne povas eldiri ion krom tiuj sensencaj vortoj? Vi ĉiam rememorigas min pri la du vaguloj, kiuj trovis sin sen manĝaĵoj. ‘Se ni havus ovojn, mi manĝus ŝinkon kun ovoj, se ni nur havus iom da ŝinko.’ Mi ne deziras aŭdi plu pri viaj ‘sedoj’ kaj ‘seoj.’ Ni jam sufiĉe diskutis la tutan aferon… ĉio estas decidita… mi nepre devas havi filinon!”

Preskaŭ ĉiutage alvenis pluaj donacoj por la atendita Klementino, sed la koro de Mary fariĝis pli kaj pli malgaja, ĉar ŝi kvazaŭ sentis, ke granda seniluzio venos por dolorigi la edzon. Sed ŝi ne havis kuraĝon esprimi siajn timojn.

Ĉe la klubo, Kensford kaŭzis multe da amuzado inter siaj kunuloj per la senĉesaj asertoj, kiujn li faris rilate sian Klementinon. Li ne nur diris, ke ŝi estos belega knabino sed eĉ parolis pri ŝiaj ĉielbluaj okuloj, oraj bukloj kaj gracia kaj mirinda ĉarmo.

“Mi ĉiam admiris vian aplombon kaj certecon, Kensford,” diris S-ro Armstrong, la vilaĝa apotekisto, “tamen, mi devas averti vin, ke estas malsaĝe kalkuli la kokidojn antaŭ la elkoviĝo.”

“Malnova fablo,” diris Kensford. “Kial ne kalkuli ilin? Oni bone scias el la sperto de la pasinteco kiom da kokidoj naskiĝas el dek tri ovoj. Sed ne estas afero de kalkulo, sed de elekto. Kaj ĉiuokaze, saĝulo ne atendas ĝis la falo de la pluvo antaŭ ol malfermi la ombrelon… li observas la signojn kaj agas laŭe.”

“Vi scias multe, sed certe nenion pri la logiko,” respondis Armstrong. “Venontaj okazaĵoj ĵetas siajn ombrojn