Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaŭen, sed ĝis nun oni ne sukcesis diveni la sekson de infano antaŭ la naskiĝo. Ĉu vi ne memoras pri la Caro de Ruslando kaj kiamaniere…”

“Mi ne scias tion, kaj ne deziras ĝin scii. Mi ne sekvas la ekzemplojn de aliaj homoj… mi diris kaj nun mi ripetas, ke mia venonta infano estos filino kaj se mi erarus, vi havus mian permeson ridi antaŭ mia vizaĝo ĝis la tago de mia morto.”

“Ho! vi ne devas dubi pri tio, Kensford… ni ridos kaj ni rakontos la historion al ĉiuj homoj, kiuj iam vizitos Mellowdale,” promesis al li Wagstaff, la hotelisto.

“Do, ridu… sed nur kiam vi trovos, ke mi eraris,” respondis la aroganta Kensford, kaj li foriris.

“Mi preskaŭ esperas, ke la infano estos filo,” diris Armstrong. “Li ĉiam estas tro konscia homo por mi, kaj tio estus leciono, kiun li ne baldaŭ forgesus, ĉar ni ne permesus, ke li forgesu.”

“Jes, sed estus malfeliĉa tago por la edzino kaj ankaŭ, mi timas, por la infano. Li nepre metus la kulpon sur la ŝultrojn de ambaŭ… li neniam pardonus al ili pro sia malkontentigo,” diris Wright, la orgenisto de la vilaĝa preĝejo, kiu bone konis S-inon Kensford dum ŝia tuta vivo kaj havis por ŝi veran estimon kaj amon.

“Eble, jes,” diris la aliaj, “sed ni ridus pri li spite tion, ke li eraris.”

Fine alvenis la tago de la naskiĝo kaj anstataŭ la atendita filino estis fileto. Tamen, la vilaĝanoj ne ridis pri Kensford; ne aludis pri liaj aroganteco kaj sensaĝaj proklamoj, ĉar la tago kiu donacis al li filon ankaŭ forprenis de li la edzinon. Liaj amikoj ne ridis; ili kredis, ke li jam pagis tro multe por sia eraro.