Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“La vetero? Jes, sed pri alia temo mi petis vian opinion.”

“Pri kiu, mi scias nenion,” li respondis.

“Sed al vi ofte mankas la simpatio, ĉu ne?”

“Ne, mi estas tre kontenta,” diris Brown.

“Mi ĝojas aŭdi tion,” ŝi respondis, “ĉar ĝis nun mi ne estis certa, ĉu en mia domo vi trovas ĉion laŭ via gusto. Kompreneble viaj afablaj vortoj faras al mi plezuron.”

La sola penso en la kapo de Brown estis “Kiam ŝi foriros?” kaj la sola penso en tiu de Sinjorino Snap estis “Kiel mi povos daŭrigi la interparoladon, se li ne ĉesos rigardi min kvazaŭ kun teruro kaj timo?” Trarigardinte la fenestron ŝi diris: “La vetero fariĝas pli kaj pli malbona. Venu ĉi tien, kaj konstatu mem.”

“Pardonu min, sinjorino,” ĝemetis Brown malforte “sed via opinio estas sufiĉa por mi.”

“Ho, mil dankojn pro la komplimento,” ekkriis la vidvino, kun bone afektita plezuro, “mi esperas ke mi ĉiam povos meriti kaj ricevi tian bonan opinion de vi.”

Malfeliĉa Brown ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ li esperas trovi ian pretekston por eliri, sed tute sensukcese. Dume la vidvino eltrovis alian temon por diskuti, kaj ŝi demandis, per tre ĝentila voĉo, “Ĉu vi tre amas la legadon?”

Neeble estis ignori la persiston de la ruza virino, kaj kompatinda Brown estis fleksebla kiel vakso en vakso en ŝiaj manoj.

"Jes, mi treege amas ĝin, kaj hodiaŭ vespere mi——”

“Ankaŭ mi,” interrompis ŝi, entuziasme. “Kompreneble, Dickens estas mia preferata aŭtoro.”—— Brown, en tiu momento, havis en la mano volumon pri “Pickwick”—— “sed mi legas la verkojn de ĉiuj vere famaj homoj, kiam ajn mi povas trovi okazon. Kian opinion vi havas pri ‘Romeo kaj Julieto’?”

Ne posedante multe da kuraĝo en la rilatoj kun la sinjorinoj, eĉ kiam li havas la protekton de siaj