Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Brown volis diri: “Vi min ĝenas multe, kaj se vi ne foriros tuj mi vin forpuŝos el la ĉambro,” sed antaŭ ol li povis elparoli eĉ unu vorton, la vidvino dankis lin pro la silenta konsento; kaj, eltirinte la libron el la librujo, ŝi sidiĝis apud la malfeliĉa Brown, kaj malfermis la verkon ĉe la sceno kie Romeo parolas kun Julieto en la ĝardeno. Ŝi legis iom el la tragedio per mallaŭta kaj dolĉa voĉo, kaj Brown ne povis ne admiri ŝian lertecon; sed post kelkaj minutoj, ŝi faris al li proponon, kiu preskaŭ mortigis lin. La propono estis, ke li legu la rolon de Romeo, kaj ŝi mem tiun de Julieto. Eble, li tion estus farinta, sed tuj antaŭ ol Sinjorino Snap envenis la ĉambron, li estis ekvidinta en la libro “Pickwick” ilustraĵon, kiu rememorigis lin pri la malfeliĉaj aventuroj de Sinjoro Pickwick kun Sinjorino Bardell, tiu ruza vidvino, kiu sukcesis havigi multekostan “kompensaĵon” el tiu estiminda kaj senkulpa sinjoro, pro malplenumo de supozita edziĝa promeso.

Antaŭ ol li povis aŭ akcepti aŭ rifuzi la proponon, ili aŭdis sonoriltinton; la sono kaŭzis al ili tre kontraŭajn sentojn. Brown esperis, ke la vizitanto petos vidi Sinjorinon Snap — kaj la vidvino aŭskultis per ambaŭ siaj oreloj, esperante, ke oni faris eraron, kaj tuj foriros al alia domo.

Post minuto (ŝajnis al Brown preskaŭ monato) la servistino frapis la pordon, kaj sciigis al Brown ke du sinjoroj deziras vidi lin.

“Estas tre malfrue!” rimarkis la vidvino, “se mi estus vi, mi invitus ilin reveni morgaŭ;” sed la propono ne estis akceptita, ĉar je la tintado de la sonorilo, iomete da espero kaj kuraĝo revenis en la koron de kompatinda Brown; kaj li rapide diris: “Sendube la afero estas grava; petu ke ili supreniru, mi petas.”

Kun rideto ĉe la okuloj, la servistino foriris por alkonduki la vizitantojn. Dume, Sinjorino Snap sin turnis al Brown, dirante: “Domaĝe estas, ke ni ne povos daŭrigi la tre interesan legadon, sed eble ni tion povos fari en alia okazo. Bonan