Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Staris francoj, al ili kuris moskva vico. Li rigardis: Se francoj elpafis, momente Kiel herbo sterniĝis rusoj regimente; Kiam galope nova regimento falis, 420 Napoleon' flarante tabakon signalis, Ĝis fine Aleksandr' kun Konstanteno sia Frat' kaj imperiestro Francisko aŭstria El kamp' forkuris: tion Napoleon' vidis, Do post batalo, fingrojn skuante, li ridis. Se, en lia armeo ĉeesta sinjoro Iu servos, li tion havu en memoro".

"Aĥ, ekvokis Skoluba, Almozisto mia, Kiam tio okazos? Ja por ĉiu dia Festo dum jaro homoj la francojn profetas! 430 Ni rigardas, ĝis lace okul' sin fermetas; Kaj moskvulo je kolo nin tenas per forto: Antaŭ ol venos helpo, nin forprenos morto"

"Moŝto, diris la Pastro, virino veplendu, Kaj kunmetinte manojn, la judoj atendu, Ĝis venos gast' aŭ pordon ekfrapos amiko Venki kun Napoleon' — eta artifiko. Li tri foje al ŝvaboj draŝis felon, tredis Prusaĉojn, kaj trans maron anglojn forekspedis; Sekve moskvulojn certe li simile benos; 440 Kio rezultos? moŝtoj, kio poste venos? Jen litva nobelaro saltos sur ĉevalojn, Prenos sabrojn, post kiam li finos batalojn; Tiam, venkinte ĉiujn, moŝt' Napoleona Diros: kiu vi estas? — helpo malbezona. Ne sufiĉas atendi, gastinviton fari, Oni devas domanojn kolekti, prepari Tablojn, kaj antaŭ festo purigi en domoj, Mi ripetas: balau kaj purigu, homoj!"

Sekvis silento, poste voĉoj are sonas: 450 "Kiel domon purigi? Kiel vi proponas? Ni pretiĝos por ĉio, por ĉio prepare; Nur Pastro Bonfaranto parolu pli klare"