Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tabakujon, per terno melodion skue Miksis kaj diris, antaŭ reagordo, plue: "Laŭdante la tabakon, sinjoroj, vi pravas; Vidu, kion interne tabakuj' enhavas!" LI, frotinte per tuko la malpurigitan Kovrilon, montris etan armeon pentritan, Kiel muŝsvarmo! meze, rajde sidis viro 390 Granda kiel skarabo, ĉef' de militiro Spronis, kvazaŭ por salti ĉielon okaze, Manon tenis sur brido kaj duan ĉenaze: "Rigardu, diris Vermo, tiel minaceme Kiu teniĝas?" — Ĉiuj rigardis scieme. "Granda imperiestro, ne de moskvularo, Ĉar neniam tabaon flaris moskva caro". "Granda vir', vokis Cidzik, kaj kapotvestite? Mi pensis, tia iras per oro kovrite: Ĉar ĉe moskvuloj iu general', sinjoro, 400 Brilas kiel ezoko en safran', en oro" "Nu, mi vidis Koscjuŝkon, en juneco mia, Diris Rimŝa, li estis grava estr' nacia, Grava vir', tamen iris en 'sukmano' sia (28) Krakova, aŭ 'ĉamarko'!" — "en ĉamarko kia? Diris Vilbik, ĝin oni nomis 'taratata'." "Sed tiu havis franĝojn, kaj ĉi tiu glata", Kriis Mickjeviĉ. — Sekvis disputokomenco Pri ĉamar', taratatko kaj formdiferenco. Vermo, ĉar diskutado disvojiĝis tree, 410 Komencis al fajrujo ĝin kolekti ree, Per tabak' regalante; oni ternis brue, Al si deziris sanon; li parolis plue: "Se franca imperiestr' dum batalo flaras Tabakon, ĝi signifas, ke li venke staras. Ekzemple kun kanonoj apud Aŭsterlico (29)