Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li konas nur supraĵe la formon, eksteron, Sed neniel internan de l' koro misteron. Kio en ĝi okazas? scias nur fabeloj; Ĉar post arbaroj, densaj arbetaĵmanteloj, Estas rempar' da trunkoj, ŝtipoj kaj radikoj Defendita de marĉoj kaj de mil torentoj, De reto da herbaĉoj, ejoj de formikoj, 490 Vespoj, krabrojnestaro, volvoj de serpentoj. Se la obstaklojn venkus kuraĝ' homsupera, Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera. Ĉiupaŝe insidas lupkavaĵfasone Lagetoj, putoj, herbe kovritaj duone; Homoj neniam sondos ilian profundon, (Tre verŝajne diabloj okupas la fundon). Vitre brilas la akvo, sangorustoplena, El intern' iras fumo, odor' abomena. Arboj ĉirkaŭe perdas foliojn; senŝelaj, 500 Kalvaj, pigmeaj, vermaj kaj malsane ŝvelaj, Klininte branĉojn, kun la muska plik' sur nukoj, Ĝibigante la trunkojn, kun fungaĉverukoj, Kvazaŭ sorĉistinaro ĉe kaldrono staras, Varmiĝas kaj kadavron kuire preparas.

Post la lagetoj plue, ne nur paŝ' ne povus, Sed eĉ okulo vane enpenetri provus, Ĉar tie kovras ĉion la nebula nubo, Kiu leviĝas el la varma marĉa subo. Sed post nebuloj (kiel fabelas popolo), 510 Etendiĝas fekunda, bela regiono, La besta kaj kreskaĵa regnometropolo. En ĝi, de ĉiuj arboj, herboj, semdepono, El kiu diversspecoj diskreskas sur tero Kaj kiel en arkeo, de bestoj genero, Por multiĝo, almenaŭ konserviĝas paroj. Ĝuste, meze en kortegoj loĝas fundamentaj Prabovo, uro, urso, praarbaraj caroj; Sur arboj ĉirkaŭloĝas linkoj ege sentaj Kaj manĝegemaj guloj (32) , ministroj atentaj.