Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

520 Plue, kiel vasaloj, nobelaj subuloj, Loĝas la aproj, lupoj kaj alkoj kornuloj; Ensupre vivas falkoj kaj agloj sovaĝaj, Ĉe la kortegaj tabloj, flatistoj kuraĝaj, Ĉe tiuj patriarkaj, ĉefaj bestoparoj, Kaŝitaj nevideble, meze de arbaroj, Trans lim', por kolonizo, infanaron sole Sendante, mem trankvilon ĝuas metropole, Ne pereas de tranĉa, aŭ pafa perforto, Sed maljunuloj mortas de natura morto. 530 Ili havas tombejon, se mort' proksimiĝas, Birdoj demetas plumojn, bestoj senhariĝas, Kiam urso sendenta maĉi plu ne povas, Cervo kaduka, piedojn jam pene ŝovas, Leporo, kies sango jam iĝas rigida, Korvo, iĝante griza kaj falko senvida, Kiam aglon maljunan beko kurbigite En arkon, ĉesas nutri, eterne fermite (33) Ili iras tombejon; eĉ best malpli granda Vundite, morti kuras al flanko hejmlanda. 540 Tial en loko, kie homo gasti povas, De mortinta bestaro ostojn li ne trovas (34) Laŭ dir', en metropolo ĉiuj bestoj flegas Bonajn morojn, ĉar tie ili mem sin regas, De homa civilizo ne vidas modelojn, Ne konas pri proprecorajto la kverelojn, Ne konas la militan arton, nek duelojn. Kiel edene avoj, vivas nepojgento, Sovaĝaj, hejmaj kune, en amo, konsento; Nek sin kornpuŝas ili, nek mordas per dento. 550 Eĉ se homo enfalus tien serarmile, Li, meze inter bestoj, trairus trankvile; Ili rigardus homon kun tia mirado, Kun kia en la sesa tago de l' kreado, Iliaj pragepatroj, kiuj pace sidis En paradiz', unue Adamon ekvidis.