Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Feliĉe, homo tien el voj' ne maltrafas, Ĉar Pen', Terur' kaj Morto enirejon baras.

Nur iam en postkuro tro fervoraj hundoj, Troviĝinte sengarde en kavaj profundoj, 560 Kies ena aspekto ilin ekteruras, Hurlete, kun freneza rigardo, forkuras, Longe poste per homa mano karesate, Ĉe li piede tremas time, obsedate. Mistera metropolo, bestoj restadejo Nomata en ĉasista lingvo: "Pranestejo"

Stulta urs'! se vi sidus en pranesto via, Vojski pri vi neniam fariĝus konscia. Sed, ĉu abelarbaro vin logis arome, Aŭ matura aveno vin tentis tiome? 570 Vi eliris trans rando arbardensa fore; Arbaristo vin tie spionis esplore, Tuj sin per sieĝantoj ruzaj li informis, Kie vi tage manĝis, kie nokte dormis. Ĉaspelantoj de Vojski, jam antaŭ pranestoj Vice starante, baras reiron al bestoj.

Tade' eksciis: multe da tempo jam pasis, Kiam hundoj en densa arbaro ekĉasis. Mallaŭt'. — Ĉasistoj vane streĉas aŭdosenton, Vane scieme ĉiuj aŭskultas silenton, 580 En loko longan tempon senmove atendas. Nur al ili muzikon praarbaro sendas. Hundoj ĝin sondas, kiel mergisto sub maro Kaj pafistoj turninte tubojn al arbaro Rigardas Vojskin, kiu per orelo teron Demandas. Kiel legas amikoj esperon De viv', aŭ mortverdikton, pri kara persono En kuracistvizaĝo, tiel al ĉaskono Lia fide, pafistoj lin rigardas time. Leviĝante, li diris: "Estas jam proksime!" 590 Li aŭdis — plu aŭskultis ili — jen unua Hundo ekbojis, poste la dua, dekdua; Diskuranta hundaro jam kune, amase